Vizitu Forumon

Merkata perspektivo de ĉinaj aŭtoj en Afriko

(GMT+08:00) 2013-01-18 12:21:51     Redaktoro:Xu Yunying

Laŭ konigo, la afrika merkato okupis 70% aŭ 80% de la totala eksporto de kamionoj de la Pekina Aŭtomobila Limigita Akcikompanio. En la lastaj du jaroj la kompanio starigis en Sud-Afriko la platformon de muntado kaj vendado kaj atingis la celon de la ĉiujara duobla kresko.

Wang diris, ke la ĉinaj veturiloj malfermis la afrikan merkaton pro sia avantaĝo de malalta prezo kaj bona kvalito.

"Efektivigante la internacian strategion, la ĉinaj aŭtofabrikoj unue celas la azian, afrikan kaj latin-amerikan merkatojn, ĉar ilia sojlo estas malpli alta ol tiu de la eŭropa kaj usona merkatoj, kaj ili ne estas tiel postulemaj pri la ĝenerala kvalito de veturiloj kiel la eŭropa kaj usona merkatoj, tamen ili pli multe zorgas pri la prezo. Tial ĉinaj veturiloj havas siajn avantaĝojn en la merkata konkurenco pro la malalta prezo kaj bona kvalito."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto