Vizitu Forumon

Nova forto de tutmonda konsumantara elektronika industrio

(GMT+08:00) 2013-01-21 15:32:45     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Antaŭ nelonge, Internacia Datuma Grupo, monde fama entrepreno rilate al industria analizo kaj teknika prognozo el Usono, taksis, ke ĉinaj entreprenoj fariĝis nova forto de internacia konsumantara elektronika industrio. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton!

En la lastaj jaroj, evoluo de ĉinaj entreprenoj en konsumantara elektronika industrio vekis atenton en la internacia komunumo. Bob Carrigan, ĉefa plenumata oficisto de Internacia Datuma Grupo, tiel taksis rolon kaj influon de ĉinaj entreprenoj en konsumantara elektronika industrio.

"Ĉinio estos la plej granda konsumantara elektronika merkato en la mondo. Tio stimulas ŝanĝiĝon de roloj de ĉinaj entreprenoj. En la pasinteco tiuj entreprenoj estis nur produktantoj kaj nuntempe ili evoluas al famaj markoj en altklasaj merkatoj. Ĉinaj entreprenoj estas nova forto de konsumantara elektronika merkato de la tuta mondo. Iuj markoj de ili estas monde rekonataj."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto