Vizitu Forumon

Viglan agadon en Israelo spronas la Azia Kongreso kaj la 125-jara Jubileo

(GMT+08:00) 2013-01-21 12:41:03     Redaktoro:Ĝoja

      La bezono informi la tutan Esperantujon inspiris la rapidan konstruon de nova retejo por ELI en la somero de 2011. En aparta paĝo (http://www.esperanto.org.il/ak2013. html ) iom post iom akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso: unua kaj dua bultenoj, turisma programo, reta aliĝilo kaj listo de aliĝintoj. La ministerio pri turismo helpis produkti la materialon prezentatan dum la UK kaj IJK en Hanojo: mil flugfolioj kaj granda staranta afiŝo, kiun oni vidis dum la Movada Foiro kaj kurioze ankaŭ dum la Aŭkcio, kiam Humphrey Tonkin ofertis la kongres-numeron unu (aĉetis ĝin finnino). Ankaŭ la junularo vigle aktivas pro la organizado de la 69-a IJK, kiu koincide okazos samjare en Israelo.

     Plian instigon donis la jubilea jaro. Kiel flagŝipan projekton por la 125-a jubileoELI decidis verki hebrean version de la filmo La Universala Lingvo, reĝisorita de Sam Green, cele al ĝia prezentado en la Israela televido. Post kelkaj monatoj da laboro la teamo (traduko: Amri Wandel, subtitoloj kaj teknika redaktado: Gian Piero Savio) kompletigis la laboron. Malnetaĵo estis projekciita en la Israela Kongreso en majo, kaj la finprodukton ni proponis al la populara programo "Roim Olam" (Novaĵoj el la mondo), kiu siatempe verkis bonegan raportaĵon pri la UK en Tel Avivo. Feliĉe la redaktoro de tiu programo, Yaakov Ahimeir, bone memoris la raportaĵon de la jaro 2000 kaj tuj ekŝatis la ideon elsendi la filmon en la 125-jubilea dato, la 26-a de julio. Bedaŭrinde pro neatenditaj gravaj novaĵoj la elsendo estis plurfoje prokrastita, ĝis fine fiksita en alia grava dato por Esperanto: la 15-a de decembro. En la prezentado de la raportaĵo la redaktoro salutis en Esperanto kaj menciis la datrevenon de Zamenhof, la jubilean jaron kaj la Azian Kongreson en Jerusalemo. En la Zamenhofa Vespero kaj Landa Kunveno okazanta en Tel Avivo tri tagojn poste, la ĉeestantoj aŭdis detalan raporton pri la agado de ELI dum la jaro kaj pri la planoj por la Azia Kongreso. Oni elektis novan estraron kaj spektis varian artan programon. Fine okazis vigla debato pri la estonta agado.

Amri Wandel


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto