Vizitu Forumon

(Teo)Pu'er-teo

(GMT+08:00) 2013-02-07 18:43:55     Redaktoro:Ĝoja

Pu'er-teo ekestis kulturata antaŭ almenaŭ 1700 jaroj. Ĝia produktejo estas Pu'er-gubernio, Yunnan-provinco.

Ĝi estas tre ŝatata de tibetanoj kaj mongoloj, kiuj prenas viandon kiel sian ĉefan manĝaĵon.

Nun Pu'er-teo estas ĝenerala nomo de loza Pu'er-teo kaj kompakta Pu'er-teo, farita el verda aŭ bruna teo post vaporumado kaj premado. Nun ĝi havas multe da specoj kaj estas tre ŝatata de diverslandaj homoj. Nun preskaŭ en ĉiuj grandaj urboj de la mondo aĉeteblas tia teo. En Japanio, Malajzio, Singapuro, Usono, Francio kaj aliaj landoj troviĝas multe da homoj, kiuj tre ŝatas tian teon.

Trajtoj de Pu'er-teo

La produktejo de Pu'er-teo estas varma kaj humida kun dika tavolo da grundo kaj abundo da organikaj substancoj. La te-arboj estas altaj kun dikaj kaj prosperaj folioj.

Oni plukas tefoliojn de marto ĝis novembro. Escepte de vintro ĉiuj sezonoj estas taŭgaj por prilabori tian teon.

Ĝia prilaborado konsistas el ventosekigo, knedado, fermentigo, bak-sekigo, vaporumado kaj premado, ĉiuj estas tre gravaj por la tea kvalito. En la antikveco por faciligi transporton kaj konservon oni ofte vaporumis kaj premis la foliojn por fari ilin solida briko kaj tiu tradicio daŭras ankoraŭ hodiaŭ. La formo de solida briko estas evidenta trajto de Pu'er-teo.

Pu'er-teo estas bruna kun forta kaj dolĉeta gusto. Ĝi estas tiel forta, ke post 5-6-foja infuzado, la te-akvo restas bonodora.

Ĉar ĝi estas trinkaĵo utila al la sano, tial ĝi estas pli kaj pli multe ŝatata de la popolo. En la antikveco ĝi estis uzata kiel ĉinmedicina medikamento. Ĝi estas efika por varmetigi la stomakon, solvi grason kaj toniki organojn. Konstanta trinkado de tia teo utilas al la sano kaj vivlongigo, beligado kaj sveltigo. En Tibeto cirkulas popoldiro: "Mi preferas ne manĝi tri tagojn ol ne trinki teon unutage." Ĉi tie la teo temas pri butera teo infuzita per Pu'er-teo.

Specoj de Pu'er-teo

Estas du specoj de Pu'er-teo, t.e. la loza kaj kompakta. La loza havas plurajn klasojn, dum la kompakta malsamajn formojn konsistantajn el la kruda kaj malkruda. La malkruda Pu'er-teo estas farita en artefarita senoksigena konservado, dum la teo konservita en la medio kun oksigeno estas kruda. Por fari la malkrudan teon oni bezonas 3-5 jarojn kaj tia teo povas esti vendata nur post kiam ĝiaj gusto kaj koloro stabiliĝas. La kruda Pu'er-teo maturiĝas ĝenerale post 5-8 jaroj. Nature maturiĝinte, la kruda Pu'er-teo estas pli bona ol la malkruda. Ju pli longe ĝi konserviĝas, des pli bonodora ĝi estas.

Post vaporumado kaj premado Pu'er-teo havas diversajn formojn, kiaj la brika, bovla, plata, globa kaj cilindra.

En la longatempa produktado kaj vendado la specoj de Pu'er-teo multe ŝanĝiĝis kaj nun ili havas pli kaj pli da specoj, kiaj perla kaj palaca.

Konservado de Pu'er-teo

Ĝenerale dirite, oni preferas la freŝan teon al la malfreŝa, sed por Pu'er-teo estas male. Estas ja bone konate, ke Pu'er-teo estas vitala kaj en la konservado ĝia odoro kaj koloro iagrade ŝanĝiĝas. Ju pli longe ĝi konserviĝas, des pli bonodora ĝi estas, tial oni diras, ke por Pu'er-teo estas preferinde longe konservi.

La bonkvalitaj brikoj de kruda Pu'er-teo bonodoras kaj belkoloriĝas post konservado en 10 jaroj, dum tiuj de la malkruda bonodoras kaj belkoloriĝas post 6-7 jaroj.

Same kiel vino, mebloj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, ankaŭ Pu'er-teo estas konservinda, tial oni diras, ke ĝi estas kurioza teo. Ju pli longe Pu'er-teo konserviĝas, des pli valora ĝi fariĝas. Oni diras, ke dekobliĝas la valoro de bonkvalita Pu'er-teo konservata 6-7 jarojn.

Ĝenerale dirite, oni konservas Pu'er-teon por sia trinkado kaj donaco al aliaj kaj nur tre malmultaj por profito, same kiel okcidentanoj aĉetas vinon por konservado.

Oni povas konservi Pu'er-teon en la lokoj facile ventolataj kaj ombrataj longajn jarojn, sed ne en fridujo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto