Vizitu Forumon

Reguligo de dombiena merkato en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-03-07 15:01:23     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe la ĉina Ŝtata Konsilantaro ellaboris 5 rimedojn por administri la merkaton dombienan, inter ili estas multe atentata la politiko pri enspez-imposto de vendita loĝejo. Laŭ koncerna dokumento de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, oni impostas venditan loĝejon laŭ 20% de la sumo, sed lastajn jarojn multaj impostopagantoj ne povas liveri ateston pri la ĝusta valoro de iliaj vendataj loĝejoj, tial reale la registaro alprenis alian metodon por imposti la venditan loĝejon laŭ 1% ĝis 3% de la totala sumo.

La ĉina Ŝtata Konsilantaro postulas serioze plenumi la politikon pri kolekto de enspez-imposto al vendado de loĝejoj, Jiang Chao, ĉefa analizisto de valorpapera kompanio Hiatong, opiniis, ke en mallonga tempo la politiko ne gajnos respondan efikon, sed en mezlonga kaj longa tempo, la politiko eble utilos al stabiligo de prezo de domoj. Li diris:

"En mallonga tempo, ekzistas disputo pri la politiko. Ekzemple postulo por duamanaj domoj estos reduktata, tiu por novaj domoj pliiĝos kaj prezo eble ankoraŭ leviĝos. Sed en la mezlonga tempo, la nombro de negocoj malpliiĝos kaj finfine la celo pri reguligo de prezo estos realigita. Tial laŭ mi, estas malfacile konfirmata la rolo de la politiko en mallonga tempo, sed la politiko ankoraŭ utilos al bremso de prezo en la longa tempo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto