Vizitu Forumon

Industrio de kupraj metiartaĵoj en urbo Tongling

(GMT+08:00) 2013-03-21 09:27:01     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe en limigita korporacio pri artaĵoj Yuancheng de la urbo Tongling de la provinco Anhui, raportisto vidis la unuan reliefon el ruĝa kupro, kiu ĉerpis sian temon el la ĉina fama pentraĵo de la Norda Song-dinastio titolita "Qingming Shanghe". La origina pentraĵo vivece notis la vivon de ĉinoj kaj la aspekton de ĉinaj urboj en la 12-a jarcento. La reliefo longas 11.4 metrojn kaj altas 0.8 metron. Oni pagis unu kaj duonon da jaro por fini ĝin, kaj ĝi estas unu el la fruktoj donitaj pro la kreivo de la industrio de kupraj metiartaĵoj en Tongling. Cheng Yuan, ĝenerala direktoro de la korporacio, konigis:

"Kompare kun aliaj artaĵoj tiu ĉi artaĵo estas plej malfacila en la kalcinado, ĉar sur ĝi ekzistas pli ol 300 malsamaj personaj figuroj."

Antaŭ 1992 en la urbo Tongling, iuj artistoj provis produktadon kaj ekspluatadon de kupraj metiartaĵoj. Kaj la limigita korporacio pri artaĵoj Yuancheng ĝuste estas unu el la entreprenoj, kiuj plej frue faris entrepreandon en tia metio. Cheng Yuan, ĝenerala direktoro de la korporacio, lernis en Centra Arta Akademio. Fininte sian lernadon ŝi komencis entreprenadon kun la kapitalo de 4 mil juanoj. Nun la kapitalo proksimiĝis al 100 milionoj da juanoj, ankaŭ ŝi estis titolita kiel "unu el la 10 eminentulinoj en la provinco Anhui". Kiel atestanto kaj praktikanto de la industrio, Cheng Yuan kortuŝe diris, ke dum pli ol 20-jara akra konkurenco, kreivo estas la interna movforto por evoluigado de la entreprenoj pri kupra skulptado. Ŝi diris:

"Profito ĉefe fontas en esplorado, ekspluatado kaj kreivado."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto