Vizitu Forumon

Elstara natursciencisto Shen Kuo

(GMT+08:00) 2013-03-21 18:24:48     Redaktoro:esperanto

La plej elstara atingo de la libro montriĝas en fiziko. En la 11-a jarcento ĉinoj jam inventis la metodon per magneta pinglo montri la sudon. En sia libro Shen Kuo ne nur notis tiun ĉi gravan inventon, sed surbaze de alies eltrovo faris multfoje eksperimentadon kaj gravan reĝustigon rilate al la materialoj, formo kaj instala tekniko de kompaso. Aparte menciindas tio, ke Shen Kuo estis monde la unua sciencisto, kiu trovis la magnetan devion. Tiu lia trovo estis je pli ol 400 jaroj pli frua ol tiu en Eŭropo.

La alia grava enhavo de la libro Notoj en Mengxi temas pri astronomia kaj meteologia esplorado. La libro entenas abundajn astronomiajn kaj meteologiajn materialojn. Por direkti la agrikulturan produktadon laŭ la ŝanĝiĝoj de ĉiujaraj sunperiodoj, Shen Kuo faris novan astronomian observilon kaj skribis elstarajn sciencajn verkojn, kia ĉielglobuso. Krome surbaze de sia multjara ĉeloka esplorado li plibonigis la tiaman kalendaron kaj kreis novan kalendaron. Laŭ lia kalenadaro unu jaro konsistas el 365 tagoj, kiuj estas dividitaj en 12 monatojn, kaj tiuj 12 monatoj konsistas alterne el 31 aŭ 30 tagoj. Tiu lia kalendaro preskaŭ estas la sama kun la nuna universala kalendaro, kiu aperis en Eŭropo nur pli ol 800 jarojn poste. Cetere li ĉeloke observis la leĝon de marflusado kaj malkovris la rilatojn inter flusado kaj luna rivoluo.

Petrolo nun estas unu el la plej gravaj energioj de la mondo. Tamen tiel frue kiel antaŭ pli ol 900 jaroj Shen Kuo jam atentis ĝian uzadon. Li utiligis la karbonan nigron ricevitan post bruligado de petrolo por fari tuĉon, kiun li uzis por skribo.

Krom tiuj gravaj sciencaj eltrovoj, la libro notis ankaŭ multajn aliajn inventaĵojn kaj eltrovojn de la antikva Ĉinio. Ekzemple en la libro Shen Kuo tre detale, en lingvaĵo modesta kaj facile komprenebla, notis tipografion, unu el la 4 grandaj inventoj de Ĉinio en la aktikveco. Li konigis pri la manipulado de tiu ĉi presarto, kio ludis gravan rolon por plivastigi la uzadon de tipografio. En la libro li montris, ke la kreskado de plantoj estas influata de la gradoj de latitudo, la alteco de marnivelo kaj aliaj geografiaj kondiĉoj kaj elmetis multajn metodojn por preventi kaj elimini fiinsektojn. Ĉio ĉi havas referencan valoron por la vivo kaj produktado eĉ hodiaŭ.

Shen Kuo estis elstara sciencisto, lia studkampo estis tre vasta kaj ampleksa. Li studis militarton celante rezisti kontraŭ la nordaj invadantoj. Li studis ŝtatajn financajn kaj ekonomiajn politikojn por pliriĉigi la nacion kaj potencigi la armeon. Li esploris advoutiligan konstruadon celante solvi la grenan problemon. Li studis internaciecajn rilatojn celante mildigi konfliktojn enter naciecoj. Ĉio ĉi donis al la postaj fakuloj multajn utilajn edifojn.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto