Vizitu Forumon

"Sonĝo" estis elektita kiel jara ideogramo de 2012

(GMT+08:00) 2013-03-27 15:50:21     Redaktoro:Li Lu

La vorto "sonĝo" ekster nenies atendo, estis elektita kiel jara ideogramo de 2012.

Ĉiuj homoj havas siajn proprajn sonĝojn. Sonĝoj de la ordinaraj popolanoj estas simplaj: pli stabilaj laboroj, pli kontentigaj salajroj, pli fidindaj sociaj garantioj, pli altnivelaj medicinaj servoj, pli komfortaj vivkondiĉoj…Tio estas sopiro al bela vivo, kaj ankaŭ al pliboniĝo de la popola vivo.

La realiĝo de la sonĝo bezonas pli multajn penojn de la regantoj. En la pasintaj jaroj, Ĉinio efektivigis senpagan devigan edukadon, starigis la ple grandan socian garantian reton en la mondo, la konstruoj de garantiaj domoj rapidiĝis kaj la boniĝoj de la popola vivo fortiĝis. La raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ montris, ke la registaro devas plimulte peni por la interesoj de la popolanoj, plimulte solvi popolanajn problemojn, la promesoj de la partio kaj registaro pliigis popolanajn profitojn.

La realiĝo de la sonĝo bezonas stabilan kaj konstantan disvolviĝon de ekonomio. Pligrandigante la kukon, Ĉinio havos pli multajn energiojn resursojn por fari distribuon, pli multajn monojn por bonigi popolan vivon. Kun stabila ekonomia kresko, laborantoj gajnos pli multajn ŝancojn kaj ili povos pli multe ekspluati saĝon kaj gajnos pli multajn enspezojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto