Vizitu Forumon

Feliĉa Vivo de Maljunulino

(GMT+08:00) 2013-03-26 14:52:25     Redaktoro:Yu Rongkang

La 27an de februaro en Urumĉio la vetero estis ankoraŭ iom malvarma, kvankan jam venis printempo. Nia raportisto vizitis la hejmon de 70-jara sinjorino Wei Xiuying en Dunhe-distrikto. Ŝi estas optimista, gajema kaj laborema. La triĉambra apartamento de ŝia hejmo estas tre pura kaj orda. Sur la balkono estas pli ol dek potoj da ornamaj plantoj. Ŝi diris, ke ŝi tre ŝtatas prizorgi tiujn plantojn, ĉar tio jam estas parto de ŝia vivo.

Wei diris al raportisto, ke ŝia edzo laboris en la urbo Lanzhou, kaj poste li estis transpostenigita al Urumĉio kaj laboris en lokomotiva departemento de fervoja buroo. Ankaŭ ŝi kaj kvin infanoj transloĝiĝis al Urumĉio. La familio vivis feliĉan vivon. En 2002 ŝia edzo forpasis. Profunde afliktita ŝi komencis verki ion pri sia sento, kaj tiel ŝi iris el la doloraj tagoj. "En 2002 forpasis mia edzo. Tiam mi estis enua kaj intencis verki ion. Baldaŭ mi komencis la verkadon kaj ekŝatis la verkadon. Mi skribis multajn travivaĵojn, ekzemple festadon kaj renkontiĝon kun iu."

Wei diris, ke gajema animstato alportas al ŝi belan vivon. Ŝiaj infanoj estas tre okupitaj. Ŝi loĝas sola, tamen la vivo ankoraŭ estas tre riĉa. Ŝi estas membro de maljunula tambur-teamo de la loĝkvartalo kaj praktikas kungfuon kaj aerobikon. Ŝi havas multajn ŝatokupojn, ekzemple sportadon, pentradon, instrument-ludon kaj spekton de opero, tamen ĉiutage la plej grava tasko estas verkado de taglibro. Ŝi montris al raportisto stakon da notlibroj. "En tiuj ĉi tri notlibroj mi verkis artikolojn pri korpa kaj mensa sano. Mi penas, ke ĉiu renkontas malfacilojn, kaj se oni estas memfida antaŭ ĉiaj malfaciloj, la problemoj certe solviĝos. Mi notis kelkajn maksimojn, kiuj estas tre inspiraj."

Raportisto vidis, ke la notlibroj estas en malsamaj dimensioj kaj malsamaj koloroj, kaj en kelkaj la folioj jam flaviĝis, tamen la surskriboj restas bone legeblaj. En ili ŝi notis gravajn eventojn de la lando kaj ankaŭ bagatelojn, inkluzive tiujn pri la rilatoj kun najbaroj kaj pri aĉetado kaj mastrumado.

Wei estas zorgema. Kutime ŝi kunportas kun si paperon kaj plumon dum promenado kaj vizito por noti ĉion, kion ŝi vidas. En ŝia taglibro estas subskriboj: "La 20an de septembro 2012 mi iris al la gubernio Zhaosu por viziti mian bofratinon. La domo de mia bofratino estas lukse meblita kaj provizita per modernaj aparatoj. La familio posedas motorciklon kaj kamionon. Kamparanoj pli kaj pli riĉiĝas danke al la favoraj politikoj de la registaro."

"Pasintajare mi iris al Yili. Tieaj kamparanoj estas tre riĉaj. Mia nevo starigis modernan domon kun instalaĵo de hejtado. Lokaj abelistoj estas tre lukraj. Ili ĉiujare enspezas preskaŭ 300 mil juanojn. Krome tie estas belaj naturaj pejzaĝoj. La grandaj ŝanĝiĝoj okazis en Xinjiang ankaŭ pro la subtenoj el orientaj provincoj."

La 11an de februaro Wei skribis en sia taglibro: legante mian taglibron, mi vere povas senti grandegajn ŝanĝiĝojn alportitajn de la reformado kaj malfermo, kaj per tiuj faktoj mi povas konigi devenon de la bela vivo al la juna generacio por ke ili alte ŝatu la nunan feliĉan vivon. "Mi estas tre kontenta pri la bela vivo kaj bona socio. Mi ĝuas socian medicin-asekuron. La loĝkvartalo povas kompensi 50% de la kuraca kosto, kaj la registaro povas kompensi plu 70%. La malsanuloj mem pagas nur preskaŭ 30% de la kuraca kosto. Ŝtata prezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio daŭrigos la reformadon kaj malfermon kaj rapidigos la paŝojn. Post kelkaj jaroj Ĉinio atingos la celon de modere prospera socio."

Nia raportisto estis profunde kortuŝita de tiu ĉi feliĉa maljunulino. Ŝi diris, ke ŝi verkos plu taglibron, ĉar legado kaj verkado utilas al la mensa sano. Lastatempe ŝi skribis en taglibro: "En la jaro 2013 mi plenumos multajn taskojn. Unue mi devas praktiki plu sporton por havi bonan sanon, ĉar ĉio baziĝas sur sano. Rapide forflugas tempoj, precipe belaj tempoj. Tamen ni devas konservi belajn memorojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto