Vizitu Forumon

En Afriko estas bonvenigita la ĉina televida serialo "Feliĉa Vivo de Edzino"

(GMT+08:00) 2013-03-28 12:37:17     Redaktoro:Ĝoja

(Maodoudou, la edzino en la serialo, kaj ŝia bopatrino)

La grava kialo pri populariĝo de la serialo ĝuste estas tradukado en la lokan lingvon svahilan. Laŭ konigo, komence ĉinaj laboristoj planis aldoni anglajn subtitolojn. Sed en Tanzanio nur kleruloj komprenas la anglan lingvon, plejpartaj lokanoj nur povas paroli en la svahila lingvo, tial finfine ĉinaj laboristoj decidis dubli la serialon en la svahila lingvo. Johari Mayoka diris:

"Unue, ĝi estas la unua serialo tradukita en la svahila, nature kaŭzis scivolon de lokanoj. Due, ĝi temas pri familiaj problemoj kaj estas humura kaj vigla, konformas al gusto de lokanoj. La ĉina kulturo iugrade similas al la tanzania kulturo."

Nun la produkta kvanto de ĉinaj televidaj serialoj estas pli ol 400. Do, kial la serialo "Feliĉa Vivo de Edzino" estis elektita? Chen Lianying, fakulo de ĈRI pri la svahila lingvo kaj reĝisoro de la serialo en la versio en la svahila lingvo, eksplikis:

"Komence la kultura fako sub la ĉina ambasadorejo en Tanzanio propronis la aferon. Ni ankaŭ konsideris serialojn pri ĉina kungfuo, sed ili ne estas taŭgaj. Tiam la serialo 'Feliĉa Vivo de Edzino' estas elsendata en Ĉinio kaj ŝatata de ĉinoj, tial finfine ni elektis ĝin."

Laŭ konigo, nun ĈRI tradukas 10 televidajn serialojn kaj 52 filmojn respektive en la lingvoj angla, franca, araba, portugala, svahila kaj aliaj kaj finos la programon en 2013.

Respondeculo pri la programo Wang Gangjian diris:

"La tradukitaj serialoj estas bonvenaj en la lastaj jaroj en Ĉinio. Ili spegulas la vivon de ĉinoj kaj el ili fremdlandanoj bone konos ĉiutagan vivon de ĉinoj."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto