Vizitu Forumon

Atentu: socia reto eldiras vian konfidencon

(GMT+08:00) 2013-04-09 10:14:06     Redaktoro:Lina

Nun estas interreta epoko. Ne malmultaj retanoj, en sociaj retoj, kiel en Facebook, Ipernity kaj Amikumu, inklinas per alklako "subteni" aŭ "aplaŭdi" afiŝon preferatan de si mem. Sed tiu malgranda movo probable jam malkaŝis vian personecon. Esplora raporto, lastatempe eldonita de la brita Universitato de Kembriĝo, havigas al si tian konkludon. Uun el la esploristoj avertis retanojn, ke iuj kutimoj en socia reto kreas minacon al ilia privateco.

Laŭ la Brita Brodkasta Korporacio, tiu ĉi raporto, kiu aperis en la gazeto Aktoj de la Usona Akademio pri Sciencoj, estas redaktita de esploristoj de la Universitato de Kembriĝo, bazite sur la analizado pri individuaj informoj donitaj de 58 mil volontuloj kaj pri afiŝoj subtene alklakitaj de retanoj en la socia reto Facebook. La alklakado de uzuloj en la interkona reto ne rekte malkovras ilian personecon, sed la esploristoj, el la analizado pri la entenitaj datenoj de afiŝoj alklakitaj de uzuloj, povas eltiri ilian personecon. Ekzemple tiuj uzuloj, kiuj pretendas sin teni ĉe homaj rajtoj, ŝatas la operon Wicked kaj korbopilkon Nike, preskaŭ havas ian rilaton al gejoj; tiuj, kiuj preferas ĉipsojn, la filmon Godfather kaj la voĉojn de Morgan Freeman, verŝajne apartenas al altaj intelektuloj; kaj tiuj, kiuj amas la filmon Negra Kavaliro, havas malmulte da retamikoj en la retejo Facebook.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto