Vizitu Forumon

Abstrakteco, simpleco kaj neformalemo en Kunqu-opero

(GMT+08:00) 2013-04-09 17:20:19     Redaktoro:Ĝoja


(Zhao Kuangyin eskortas hejmen fraǔlinon Jingniang )

La baza estetiko de la ĉina arto estas abstrakteco, simpleco kaj neformalemo,tion bone enkorpigis Kunqu-opero.

En Kunqu-opero simpleco bonege regas ĉiujn komplikaĵojn.

Ekzemple,La Zhezixi-o (ekstrakto de  repertuaro de Kunqu-opero) Zhao Kuangyin eskortas hejmen fraǔlinon Jingniang rakontas pri tio, ke fine de la ĉina historia periodo Kvin Dinastioj, preskaǔ antaǔ pli ol mil jaroj, mortiginte aĉulojn bravulo Zhao Kuangyin forkuris por eviti areston de la registaro. Survoje en iu templo Zhao Kuangyin renkontis kun fraǔlino Jingniang, kiu estis forkaptita de rabistoj. Tiam Zhao Kuangyin decidis eskorti Jingniang hejmen spite la longan vojon. Kortuŝita pro lia braveco kaj bonkoreco, Jingniang ekamis lin kaj multfoje sugestis al Zhao Kuangyin sian amon kaj la volon fariĝi lia edzino por danki lian savon, sed bravulo Zhao Kuangyin ne celis iun ajn repagon, ankaǔ posedis la volon fari grandan aferon por la ŝtato, tial li rifuzis la bonvolon de Jingniang. Kiam Jingniang atingis hejmon, ili adiaǔis unu la alian.

Kiam sur la scenejo aperias la aktoro, kiu ludas la rolon Zhao Kuangyin, li sin ŝmiris per ruĝa vizaĝbildo. En Kunqu-opero, la vizaĝbildoj ruĝa kaj nigra simbolas lojalecon kaj bravecon, sed la blanka vizaĝbildo malhonestecon.

Kial aktoroj prezentas surĉevaliĝon, deĉavaliĝon kaj trenon de ĉevalo, ili uzas nur la rajdvipon. Nome, la rajdvipo simbolas la ĉevalon, kaj aktoroj faras ĉiujn movojn rilatajn al ĉevalo per la rajdvipo.

Kiel aktoroj montras la spacon kaj tempon? Kaj kantante kaj marŝante Zhao Kuangyin kaj Jingniang finis la vojaĝon je 500 kilometroj. Nome, la du aktoroj marŝas kelkajn paŝojn, tio signas kelkajn kilometrojn. Kaj sur la scenejo sono de tamburo signifas pasigon de unu nokto.

Ofte aperas tablo kaj seĝo sur la scenejo de Kunqu-opero. La tablo kaj seĝo ludas riĉajn signifojn: aǔ unuan ĉambron aǔ monton.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto