Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: William Auld

(GMT+08:00) 2013-04-19 19:37:36     Redaktoro:esperanto

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li ĉefredaktis rubrikon ĝis 1998. Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn. Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.

(Verkistoj en Antverpeno: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini. )

William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo. Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto