Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Hori Jasuo

(GMT+08:00) 2013-04-26 15:35:19     Redaktoro:Ding Xiaosong

Li naskiĝis en Tokio kaj kreskis en la gubernio Gunma. En 1965 li finis studadon en la universitato de Kioto kaj poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj. Li laboris en eldonejo en Tokio. En 1960 Hori Jasuo memlernis Esperanton. Ekde 1993 li estas estrarano de la Japana Esperanto-Instituto kaj estas de 2005 ties vicdirektoro. Dum 12 jaroj li ĉefredaktore respondecis pri La Revuo Orienta kaj estas redaktoro de "Esperanto en Azio", organo de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM).

Li estis prezidanto de la komisiono de UEA pri la Azia Esperanto-Movado, KAEM de 2001 ĝis 2006. Li partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (UK 1987) ĝis Jokohamo (UK 2007) kaj plurfoje en aziaj kongresoj. Dum la jaroj 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto