Vizitu Forumon

La granda verkisto Lusin

(GMT+08:00) 2013-05-09 18:34:20     Redaktoro:Xu Yunying

Lusin estis granda verkisto, pensulo kaj revoluciisto de Ĉinio en la 20-a jarcento. Li estis ankaŭ bona amiko de Esperanto. Li subtenis Esperanton kaj cementis sinceran amikecon ne nur kun ĉinaj veteranoj sed ankaŭ kun fremdlandaj esperantistoj. Ekzemple lia amikeco kun la fama rusa blinda poeto Eroŝenko estas kortuŝa rakonto en la ĉina literature historio.

Lusin postlasis al ni abundan kaj valoregan literaturan heredaĵon. Li ĝuas la renomon de majesta Piramido de la ĉina moderna kulturo kaj tiun de la animo de la Ĉina Nacio.

Lusin vivis kaj laboris 14 jarojn en Pekino. Li estis leatero de la Pekina Universitato kaj la Pekina Normala Universitato. Li ĉefe prelegis pri la Historio de Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto