Vizitu Forumon

Prosperanta ĉina naciminoritata literaturo

(GMT+08:00) 2013-05-16 16:50:17     Redaktoro:Xu Yunying
Ĉinio estas lando kun multaj naciecoj. Krom la hanoj, troviĝas ankoraŭ 55 naciminoritatoj. La mitoj, legendoj, rakontoj, popolkantoj kaj eposoj de la naciminoritatoj ege pliriĉigis la ĉinan nacian literaturon.

La naciminoritata literatura verkado ekprosperis post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. De tiam aperis grandnombro da naciminoritataj verkistoj. La ĉefa tono de ilia verkado en tiu tempo estis klara kaj simpla. Ili ĉefe prikantis la novan vivon kaj socialismon. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, dank' al la reformado kaj malfermo, altiĝis la vivnivelo de la popolo, kio akcelis la prosperon de la naciminoritata literatura verkado. Fondiĝis la gazeto Naciminoritata Literaturo de Ĉinio. la gazeto servas kiel literatura ĝardeno, en kiu naciminoritataj verkistoj libere publikigas siajn verkojn. Ĝuste de tiu ĉi ĝardeno debutis nemalmultaj naciminoritataj verkistoj kaj poetoj.

Sinjoro Shu Yi estas manĉura verkisto. Li sin okupas ĉefe pri verkado de prozoj kaj biografioj, literaturaj esplorado kaj kritikado. Parolante pri sia strebado en la verkado, li diris, ke lia plej granda strebo estas formi sian propran stilon. Ĝuste por tio en sia verkado li ege atentas pri vereco, sento kaj estetiko. Li diris, ke li neniam verkis pri senbaza elpensaĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto