Vizitu Forumon

Arĝento Orita --- Ovoj kun Toŭfuo

(GMT+08:00) 2013-05-29 21:19:25     Redaktoro:Shanshan

Jen mi prezentas al vi ĉinan pladon nomatan "Arĝento Orita". Fakte tio ja estas ovoj kun toŭfuo. Blanka toŭfuo kovrita de orflava ovolikvaĵo aspektas kiel orita arĝento, ĉu ne?

Materialoj: toŭfuo 200g

                   ovoj 2, 

                salo 3g

1. Tranĉu toŭfuon en kvadratajn pecetojn kun la longeco de ĉirkaŭ 1cm. Kirlu la ovojn en likvaĵon kaj enmetu salon en ĝi.

2. Enmetu toŭfuajn pecetojn en poton kiam la kuir-oleo sufiĉe varmiĝas. Milde kaj malrapide kirlu ilin ĝis la ambaŭflankoj flaviĝas.

3. Metu ovomiksaĵon sur toŭfuajn pecetojn, kirlu la miksaĵon kaj turnu ĝin kiam la ovomiksaĵo solidiĝas. ]

—————Demando kaj Respondo—————

Demando: Ĉu la salo devas esti metita en la ovomiksaĵon? Ĉu mi povus aldoni ĝin kiam la plado estos preskaŭ preta?

Respondo: Teorie jes. Tamen laŭ mia sperto, estas iom malfacile kunfandiĝi kaj la gusto de salo ne povas profunde eniri en la pladon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto