Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: Steve Jobs

(GMT+08:00) 2013-06-06 15:55:44     Redaktoro:esperanto
Jobs dum la somero de 1997 iĝis tamen la estro de Apple. Li draste ŝanĝis la firmaon, i.a. maldungante plurajn personojn, enkondukante novajn produktojn kaj malenkondukante certajn aliajn kiel la Apple Newton. Tre gravis ankaŭ lia influo por la enkonduko de Mac OS X, la nova operaciuma sistemo kiu baziĝas sur sistemo kiun Jobs ellaboris ĉe NeXT Computer.

Steve Jobs estas konata pro lia propra gusto kaj detalemo. Li volas zorgi pri tio ke ĉiuj detaloj enordiĝu. Krom estro de Apple, li ankaŭ estis estro de Pixar. Tiun ĉi firmaon li vendis al la Walt Disney Company, en kiu li iĝis tiel la plej grava privata akciulo. La 5-an de oktobro 2011 Apple anoncis ke Jobs forpasis pro pankreata karcinomo. Du monatojn antaŭe, Jobs lasis sian oficon de ĉefa gvidanta oficulo (Chief Executive Officer) de Apple.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto