Vizitu Forumon

Unika ĉarmo de urbo Xi'an

(GMT+08:00) 2013-06-14 09:40:50     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Kulturaj heredaĵoj kvazaŭe estus pordo por ke la homaro konu la historion. Xi'an iam servis kiel ĉefurbo de 13 dinastioj en la antikva Ĉinio kaj posedas riĉajn kulturajn heredaĵojn multspecajn. Hodiaŭ ni kondukos vin al la urbo Xi'an por sperti ties historian kaj kulturan ĉarmon.

Karaj amikoj, antaŭ ĉio estas 3 demandoj.

1. Kio estas la nomo de la muzikilo elfosita en Restaĵo Banpo?

2. Kiuj la unuaj trovis Terakotan Legion de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio?

3. Kio estas la trezoro de Historia Muzeo de Shaanxi-provinco?

Karaj amikoj, vi nun aŭskultas sonon eligitan de muzikilo nomata Xun. Laŭ arkeologiaj esploroj, muzikilo Xun estiĝis en la prahistoria epoko. Oni unuafoje elfosis ĝin el Restaĵo Banpo en Xi'an, Shaan'xi. La restaĵo manifestas la homaran civilizacion de prospera matriarka socio.

Eĉ hodiaŭ muzikilo Xun estas vaste ludata en ĉina nacia orkestro.

Kompreneble, la plej fama en Xi'an estas Terakota Legio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.

Preskaŭ ĉiutage en Muzeo de Terakota Legio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio estas multaj eksterlandaj vizitantoj. En la jaro 221 a.K, imperiestro Qin Shihuang fondis la unuan unuecigitan centralizisman landon en Ĉinio, kaj plie konstruigis por si mem pompan tombejon. Marte de la jaro 1974, Yang Zhifa, Yang Peiyan kaj aliaj dekkelkaj kamparanoj hazarde tuŝis la tombejon, kiam ili elfosis por puto ĝis la profundeco de 4-5 metroj. Poste la monde fama Terakota Legio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio estas antaŭ la publiko.

Elfositaj terakotaj soldatoj kaj ĉevaloj, samgrandaj al la veraj, vivece manifestas la fizionomion de la tiama armeo antaŭ pli ol 2 000 jaroj.

"Belege! Belege! Mia penso kvazaŭ estus tirita al la sufiĉe antikva tempo, kiam mi spektis la Terakotan Legion de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio."

Nuntempe Muzeo de Terakota Legio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio ĉiujare akceptas 2 milionojn da vizitantoj. Grandiozeco de la Terakota Legio ofte ne nur kortuŝas vizitantojn, sed ankaŭ vekas ilian admiron. Estas diro, ke "oni ne vere venas al Ĉinio sen spekto de la Terakota Legio".

Krom Muzeo de la Terakota Legio de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la alia vizitinda loko estas Historia Muzeo de Shaanxi-provinco. Tie amasiĝas pli ol 370 000 historiaj objektoj, ekzemple, simplaj ŝtonaĵoj uzitaj de prauloj kaj diversspecaj ujoj uzitaj ĝis la jaro 1840.

El tiom da objektoj, du tamen neniam estis ekspoziciataj eksterlande. Unu el ili estas kaliko farita el agato en la formo de bestokapo. La kaliko estis eltrovita en la jaro 1970 antaŭurbe de urbo Xi'an.

Xu Xing, laboranto de la Historia Muzeo, konigis:

"La historia objekto kaliko, farita el agato, estas la trezoro de la Historia Muzeo. Oni divenas, ke ĝia uzanto probable estas iu nobelo, eĉ la imperiestro mem. En la jaro 2002, la supera instanco dekretis, ke 64 historiaj objektoj neniam estu ekspoziciataj eksterlande. La kaliko estas unu el ili kaj estas nomata de vizitantoj la trezoro de la Historia Muzeo."

La kaliko, kiel simbolo de riĉeco kaj potenco, probable estas donaco de iu mezazia aŭ okcidentazia lando al Tang-dinastio de Ĉinio, tial ĝi estas grava historia objekto estiĝinta dum interŝanĝo de la orienta civilizacio kaj la okcidenta civilizacio.

Karaj amikoj, nun ni rerigardu la tri demandojn.

1. Kio estas la nomo de la muzikilo elfosita en Restaĵo Banpo?

2. Kiuj la unuaj trovis Terakotan Legion de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio?

3. Kio estas la trezoro de Historia Muzeo de Shaanxi-provinco?

Karaj amikoj, koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto