Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: George Lucas

(GMT+08:00) 2013-06-19 10:19:48     Redaktoro:Ding Xiaosong

Lucas naskiĝis en Modesto, Kalifornio kaj studis kinarton dum la 1960aj jaroj en Los-Anĝeleso ĉe la Universitato de Suda Kalifornio, unu el la plej fruaj universitatoj havantaj studprogramon dediĉitan al kinarto. Tie li kreis diversajn mallongajn filmojn, inkluzive la fruan version de THX 1138. Post diplomiĝo li fondis la filmproduktejon American Zoetrope kune kun Francis Ford Coppola, celante liberan medion en kiu filmistoj faru filmojn sen la subprema regado de la studiosistemo de Holivudo. La plano iomete fiaskis, sed pro la sukceso de siaj filmoj American Graffiti kaj Star Wars, Lucas starigis propran studion, Lucasfilm, en Kantono Marin en sia hejma norda Kalifornio, for de la influo de Holivudo. La filioj de Lucasfilm (Skywalker Sound pri sono, Industrial Light and Magic pri optikaj efektoj kaj trukoj) fariĝis tre respektataj firmaoj en siaj fakoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto