Vizitu Forumon

Baldaŭ finiĝos programo pri riparado de malnova kvartalo de Lasao, Tibeto

(GMT+08:00) 2013-06-25 10:43:01     Redaktoro:Selena

Barkhor-strato estas pli grandspaca kaj pura post rekonstruo

Je la fino de junio finiĝos la programo pri riparado de la malnova kvartalo de Lasao, Tibeto.

La rekonstruo komenciĝis en decembro de 2012, kies totala investo estas ĉirkaŭ 1,5 miliardoj da juanoj. Ĉefa laboro de la riparado estas protekti fizionomion de la kvartalo, forigi tiean latentan danĝeron kaj plibonigi vivmedion de la loĝantoj. La programo, konsistanta el rekonstruo de la drena sistemo, plibonigo de ekipaĵoj kontraŭ incendio kaj restaŭrado de malnovaj konstruaĵoj, celas komplete ripari kaj protekti la malnovan kvartalon.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto