Vizitu Forumon

Pav-aspekta vaporumita fiŝo

(GMT+08:00) 2013-07-31 19:36:32     Redaktoro:Shanshan

En Ĉinio ekzistas multaj popoldiroj pri manĝaĵoj. Se oni demandas, kia viando estas pli nutra por la sano? Oni kutime diras "Manĝu du-gambajn bestojn anstataŭ kvar-gambajn, kaj manĝu sen-gambajn bestojn anstataŭ la du-gambajn." La kvar-gambaj bestoj estas hejmbestoj, du-gambaj estas birdoj, kaj sen-gambaj estas fiŝoj. Jen mi prezentas al vi vaporumitan Wuchang-fiŝon. Pro la speciala tranĉ-metodo, la fiŝo aspektas kiel pavo. Do mi nomas ĝin Pav-aspekta vaporumita fiŝo.  

【Materialoj】: Wuchang-fiŝo 1,

verda kaj ruĝa paprikoj

askalono 20g

zingibro 20g

salo 5g

sukero 5g

blanka vino 5ml

blanka pipro 3g

kuir-oleo 1 teo-kulereto

soja saŭco 10ml

1. Fortranĉu kapon kaj oston de la fiŝo, kaj forĵetu naĝilon. Tranĉu fiŝ-korpon laŭ la supra foto (distranĉu la spinon ĝis la ventro). Pecigu askalonon, zingibron kaj verdan kaj ruĝan paprikojn.

2. Ŝmiru salon kaj blankan pipron sur la fiŝon kaj ĝian internon. Aldonu blankan vinon sur la fiŝ-korpon.

3. Metu en la pleton unue duon da pecetoj de askalono kaj zingibro, sekve fiŝon, kaj poste la restajn pecetojn de askalono kaj zingibro. Peklu 10-15 minutojn.

4. Metu la peklitan fiŝon en vapor-poton kaj vaporumu la fiŝon 7 minutojn per granda fajro. Malkovru la poton post 3 minutoj de la vaporumado. Forĵetu pecetojn de askalono kaj zingibro, elverŝu akvon el la pleto. Verŝu sojan saŭcon sur fiŝon.

5. Ornamu la fiŝon per pecetoj de paprikoj. Aldonu kuir-oleon en poton kaj varmigu ĝin. Verŝu la varman oleon sur la fiŝo. La plado estas preta. 

 

——————Demando kaj Respondo——————

Demando: Ĉu oni devas uzi Wuchang-fiŝon?

Respondo: Ĉar Wuchang-fiŝo estas platronda, kiu estas facile tranĉebla laŭ la hodiaŭa tranĉ-medoto. Similaj fiŝoj estas taŭgaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto