Vizitu Forumon

Famaj vidindejoj de la monto Taishan

(GMT+08:00) 2013-10-22 11:24:07     Redaktoro:Selena

La Halo Tiankuang

La majesta Halo Tiankuang estas la ĉefa konstruaĵo de la templo. Ĝi estas 48m.x19m. granda kaj 22 metrojn alta, kun tegmento el flavaj glazuritaj tegoloj kaj trembrilantaj ornamaĵoj. Ĝi estas unu el la plej fame konataj palaco-stilaj konstruaĵoj de antikva Ĉinio. Ĉi tie atenton altiras tutmura bildo 3m.X62m. granda-majstroverko de Song-dinastio (960-1279). Ĝi portretas la Dion de la monto Taishan kun sia sekvantaro en la komenco kaj fino de kontrol-rondvojaĝo. La bone elpensita aranĝo kaj flua uzo de la peniko estas rimarkindaj por tiel frutempa verko.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto