Vizitu Forumon

Platkuko kun terpomo kaj ovo

(GMT+08:00) 2013-11-27 17:11:59     Redaktoro:Shanshan

Manĝaĵoj havas grandan magion, kiu povas rememorigi al vi iun aŭ travivaĝon. Hodiaŭ prezentata plado Platkuko kun terpomo kaj ovo estas bona ekzemplo. Ĝi estas la plej ŝatata manĝaĵo de mia amikino Aurora. Kiam ŝi vizitis min, ŝi ĉiam petis min prepari tiun pladon por ŝi. Kvankam nun ŝi studas en Aŭstralio, tamen kiam mi kuiras platkukon, mi ofte sopiras pri ŝi.

【Materialoj】faruno 100g

akvo 80ml

terpomo 1

ovo 1

verda kaj ruĝa paprikoj 50g

salo 4g

nigra pipro 3g

1.Pecigu terpomon kaj verdan kaj ruĝan paprikojn.

2.Miksu farunon kaj akvon.

3. Kirlu la ovon kaj aldonu la likvaĵon en la miksaĵon de faruno kaj akvo.

4+5.Respektive aldonu salon, nigran pipron, pecetojn de terpomo kaj verda kaj ruĝa paprikoj, kaj kirlu ilin.

6. Enmetu kuir-oleon en poton.

7. Kiam la oleo varmiĝas, enmetu la miksaĵon. Fritu ĝin per milda fajro ĝis ambaŭ flankoj de la platkuko flaviĝas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto