Vizitu Forumon

Veterana ĉina pentristo Liu Songyan kaj la Granda Muro en liaj verkaĵoj

(GMT+08:00) 2014-08-20 08:47:17     Redaktoro:Ĝoja

La 18an de aŭgusto en Pekino komenciĝis ekspozicio "Amo al la Granda Muro—Ekspozicio de Pentraĵoj de Liu Songyan", kiu daŭros 8 tagojn.

Liu Songyan parolas kun spektanto

Liu Songyan sin dediĉis al pentrado de la Granda Muro per tradicia pentra tekniko, ĉinaj inko kaj tuĉpeniko en pli ol 70 jaroj. Nun li aĝas 88 jarojn, sed ankoraŭ faras pentradon. Li diris: "La pentraĵoj ĉinaj malnovaj enkorpigas profundan amon de tiamaj intelektuloj al la patrolando, montoj kaj riveroj. Sed inter ili mankas verkaĵoj pri la Granda Muro." Pro tio Liu Songyan ekhavis la ideon pentri la Grandan Muron, kaj praktikas ĝis nun.

Estas videblaj pentraĵoj faritaj de Liu Songyan en la periodo de la 90aj jaroj de la lasta jarcento ankaŭ ĝis nun. Iuj pentraĵoj havas stilojn de antikvaj pentristoj, kaj la aliaj prezentas karakterizaĵojn de Liu Songyan mem.

Estas rimarkindaj du grandaj pentraĵoj respektive kun la longeco de 40 kaj 28.5 metroj.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto