Vizitu Forumon

Okcidenta Lago en printempo

(GMT+08:00) 2015-04-14 15:00:29     Redaktoro:Selena

El: Lai Shunxing/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Nun printempo venis al la ĉina tero, kaj multaj ĉinoj komencis la printempan ekskurson. Ni prezentu al vi tre ŝatatan ekskursejon de ĉinoj, nome Okcidentan Lagon de la urbo Hangzhou en orienta Ĉinio.

Okcidenta Lago situas en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, kaj estas fama laga pitoreskejo. La pitoreskejo areas je proksimume 50 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia akva areo atingis 5,6 kvadratajn kilometrojn. En la printempa marto, ĉe Okcidenta Lago vidiĝas la ŝosantaj plorsalikoj, brile florantaj orkideoj, sakuroj kaj persikfloroj. La bloveta zefiro estas aparte refreŝiga kaj agrabla.

El: Shi Guangde/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Multaj vidindaĵoj de Okcidenta Lago rilatas al printempo, ekzemple la vidindaĵo nomata Suti Chunxiao kaj la vidindaĵo nomata Ruandun Huanbi ktp. ĉiuj tre interesas turistojn, kiuj vojaĝas al Hangzhou.

Ĝenerale turistoj elektas marton por vojaĝi al Okcidenta Lago, ĉar aparte ĉarmas pejzaĝoj en tiu tempo. Tiam ĉie vidiĝas verdaĵoj kaj tre freŝas la aero, donante aparte ĉarman impreson. Precipe la Digvojo Suti estas vere anim-skua por mi. La digvojo pleniĝas je verdaj salikoj, kaj la 6 pontoj ombrataj de salikoj videblas jen nebule jen klare. Estas vere ĝuinde.

El: Yan Minglei/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La menciita Digvojo Suti, konstruita en la 11-a jarcento, estas unu el la famaj vidindaĵoj de Okcidenta Lago. Ĝi longas je proksimume 3 kilometroj. La beleco de la Digvojo Suti kuŝas en tio, ke ĝi sterniĝas tra Okcidenta Lago, kaj sur ĝi kreskas belaj kamforujoj kaj aliaj vegetaloj ĉiam verdaj. Precipe en la printempo, kiam pompe brilas persikfloroj sur la digvojo, regas ĉi tie la vivo-plena bildo. Promenante sur la digvojo, oni sentas sin esti en la verda nebulo formita el plorsalikaj branĉoj kaj

folioj. En la ĉina antikveco, pentristoj taksis la vidindaĵon "Primavero sur Digvojo Suti" ( t.e. Suti Chunxiao en la ĉina lingvo ) kiel la unuan el la dek plej famaj vidindaĵoj de Okcidenta Lago.

Sur la Digvojo Suti ekzistas 6 arkpontoj, kaj ĉiu el ili havas propran belan nomon. Serpentumante jen alten jen malalten, la ses arkpontoj liveras la agrable ekskursan itineron al turistoj. Laŭ la digvojo kaj la 6 arkpontoj, la mirindaj pejzaĝoj de Okcidenta Lago sin sternas kiel impona galerio. Ni prezentu du el tiuj 6 arkpontoj. Unu estas la arkponto Dongpu, kiu estas ideala loko por rigardi sun-leviĝon ĉe Okcidenta Lago. La alia estas la arkponto Kuahong, kiu estas la plej taŭga loko por apreci la post-pluvan ĉielarkon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto