Vizitu Forumon

Shanshan

(GMT+08:00) 2009-07-01 09:10:38

 

Karaj geamikoj,

Saluton! Mi estas Wang Shanshan, kaj respondecas pri la nova versio E-klubo. Shanshan estas mia propra nomo, signifas "bela voĉo". Eŭfonia estas la esperanta, kiu havas la saman signifon kiel Shanshan. Kaj Wang estas mia familia nomo, signifas reĝo.

La tute nova E-klubo nun staras antaŭ vi, ĉu vi ŝatas la tute novan aspekton? Mi esperas, ke la respondo certe estas "jes"! Tamen prosperiĝo de nia E-klubo ne nur dependas de nia pena laboro, sed plej grave bezonas vian partoprenon kaj kontribuon! Ĉar tio ja estas NIA E-klubo, ĉu ne!

Se vi estas ĝoja, bonvole vizitu E-klubon, kaj ĝuigu nin per via ĝojeco; se vi estas ĉagrena, venu al E-klubo, lasu nin forpeli la malĝojecon!

Mi kaj mia kolegino Lina varme bonvenigas viajn partoprenon kaj kontribuon!

Do, ne bezonas pripensi kaj atendi, sed tuj kontaktu min laŭ la jenaj kontakt-manieroj:

E-majlo: eufonia@saluton.net  

MSN: xiaodou33510@hotmail.com  

Poŝto: Esperanto-Redakcio, Ĉina Radio Internacia, Pekino, Ĉinio, kodo: 100040.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto