Karaj amikoj, en la 26-a de julio laŭ la loka tempo solene inaŭguriĝis la 94-a UK en Bjalistoko, hejmloko de E-kreinto L.L.Zamenhof celebre al lia 150-jara jubileo. La kongresa temo estas "Krei pacan ponton inter la popoloj": Zamenhof Hodidaŭ. Probal Dasgupta, nuna prezidanto de UEA, prezidis la inaŭguron. Laŭ oficiala statistiko, proksimume 2 000 homoj ĉeestis al la inaŭguro. Intertempe estis muzika paŭzo. Kaj gejunuloj de la Bjalistoka Kantostudio multe aktivigis la etoson per belaj kantoj. Nun bonvole spektu!