Vizitu Forumon

Izoliteco pliigas mortokvanton de maljunuloj

(GMT+08:00) 2013-04-23 16:25:46     Redaktoro:Lina

En multaj landoj troviĝas tia tendenco, ke la loĝantaro maljuniĝas. Ĉe maljunuloj mankas interkomuniko, kaj ili ofte restas en izoleco, kio estas zorgiga. Esploro lastatempe farita de Britio montras, ke soleco kaj izoliteco pliigas mortokvanton de maljunuloj.

Pri la rilatoj inter izoliteco de maljunuloj kaj mortokvanto antaŭe aperis multaj esploroj. Sed tiu ĉi nova esploro entreprenita de la brita establo University College London paŝis pli profunden. La esploro trovis, ke izoliteco grandgrade povas rezultigi ĉe maljunuloj malsanojn, kiel ftizo, kardiopatio kaj malfruiĝo, kaj eĉ pli fruan morton, malgraŭ ke ili estas sub bonaj kondiĉoj de kuracado. Kaj male, instigi maljunulojn eliri kaj komuniki kun aliaj povas longigi ilian vivodaŭron.

La esploro iris longan tempon. La esploristoj faris sepjaran enketon kaj analizon pri la vivmaniero de 6 500 maljunuloj. Ili klasis la maljunulojn en du grupojn: unu el ili vivis relative izolitaj, kaj la alia vaste asociiĝis en la socio. La rezulto montras, ke la nombro de mortintaj maljunuloj en la unua grupo duobliĝis ol tiu en la dua.

Profesoro Andrew Steptoe, kiu gvidis la esploron, opinias, ke en la pasintaj dek kvin jaroj la nombroj de la 55-64-jaraĝaj maljunuloj vive izolitaj aldoniĝis je 50%. Al tiuj maljunuloj, kiuj vivas izolite for de socia komunikado, mankas medicine efika rimedo; dum la socia interkomuniko povas porti al ili specialan efikon. Ĝi povas ne nur doni al ili konsolon kaj varmon en la sento, sed ankaŭ liveri diversajn proponojn kaj helpojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto