Vizitu Forumon

Japanoj emeritiĝas en la aĝo de 65 jaroj

(GMT+08:00) 2013-04-25 09:16:04     Redaktoro:Lina

Ĉina Radio Internacia! Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni babilos pri tio, ke Japanio ekplenumis nove modifitan "Leĝon de Stabila Dungado por Maljunuloj", kiu difinas, ke japanaj entreprenoj devas dungi siajn laborulojn ĝis la aĝo de 65 jaroj.

Fine de aŭgusto, 2012, Japanio aprobis modifitan "Leĝon de Stabila Dungado por Maljunuloj" kaj ekplenumis la leĝon en la 1-a de aprilo, 2013. La modifita leĝo difinas, ke japanaj entreprenoj havas la devon dungi ĝis la aĝo de 65 jaroj siajn laborulojn, kiuj 60-jaraĝaj tamen ankoraŭ volas labori plu.

La nova leĝo estis ellaborita responde al tio, ke nuntempe Japanio reformas sian pensian sistemon kaj iompostiome prokrastas pensiiĝan aĝon ĝis 65 jaroj. La leĝo donas 3 elektojn por entreprenoj: unue, praktiki redungan sistemon; due, prokrasti emeritiĝan aĝon ĝis 65 jaroj; trie, aboli emeritan sistemon.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto