Vizitu Forumon

Centjara jubileo de Bolivudo

(GMT+08:00) 2013-05-09 16:55:27     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Lina. Multjare filmoj de hinda Bolivudo estas ŝatataj de la publiko. En la jaro 2013 Bolivudo renkontis sian centjaran jubileon. Ĉi tie ni elkore gratulas Bolivudon pro la jubileo. Karaj amikoj, nun ni babilu pli detale pri Bolivudo.

Maje de la jaro 1913, surekraniĝis hinda unua rakonto "Reĝo Harishchandra" adaptita el hinda legendo. Tio simbolas la oficialan naskiĝon de Bolivudo-filmoj. Hodiaŭ post 100 jaroj, Bolivudo estas la dua plej potenca filmoprodukanto en la tuta mondo post la usona Holivudo. En la jaro 2012, hinda Bolivudo produktis proksimume 1 500 filmojn. Laŭ prognozo, la produktovaloro de Bolivudo pliiĝos de 2 miliardoj da usonaj dolaroj al 3,6 miliardoj da usonaj dolaroj en la venontaj 5 jaroj. Eĉ en ekonomie malprospera tempo, la produktovaloro de Bolivudo jare kreskas je 7% ĝis 10%.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto