Vizitu Forumon

Ĉinio, plej granda ellandiĝa turisma merkato

(GMT+08:00) 2013-05-14 16:31:16     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni babilos pri forta ellandiĝa turismo de Ĉinio kaj pri tajlanda establo de turista juĝejo.

Karaj amikoj, laŭ raporto de Ĉina Turisma Akademio, en la jaro 2012, 83 milionoj da ĉinoj vojaĝis alilanden, kaj ĉinaj vizitantoj en aliaj landoj konsumis 102 miliardojn da usonaj dolaroj, tial Ĉinio fariĝis la plej granda ellandiĝa turisma merkato en la mondo kaj ankaŭ la plej granda ellandiĝa turisma konsumanto.

La raporto manifestas, ke la nombro de ĉinaj ellandiĝaj vizitantoj en la jaro 2012 superis tiun de Germanio kaj Usono, kaj Ĉinio tiel fariĝis la plej granda ellandiĝa turisma merkato en la tuta mondo. Doktoro Jiang Yiyi de Ĉina Turisma Akademio opinias, ke Ĉinio estas lando kun 1,3 miliardo da civitanoj, la granda populacio iel kontribuas al la forta ellandiĝa turismo.

Karaj amikoj, nun ni donu la atenton al tajlanda establo de turista juĝejo. Lastatempe Tajlando planas establi turistan juĝejon por rapide pritrakti kazojn apelaciitajn de alilandaj turistoj kaj plifortigi fidon de vizitantoj al Tajlando.

Delonge mankas al alilandaj turistoj fido pri persona sekureco kaj propraĵa sekureco en Tajlando ĉefe pro tio, ke tiuj, kiuj akuzas pro sufero de forrabo kaj persona atenco, devigite forlasas Tajlandon pro eksvalidiĝo de vizoj. Tial Tajlando planas fondi ekskluzivan juĝejon por solvi la problemon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto