Vizitu Forumon

Sudkorea vivteno-koncepto

(GMT+08:00) 2013-05-16 16:20:39     Redaktoro:Lina

Laŭ koncerna enketo, en la jaro 2012, nur 35,6% de sudkoreaj junuloj opinias, ke la gepatroj devas esti vivtenataj de siaj familianoj, sed antaŭ 10 jaroj la cifero estis 67,1%.

Kontraste 50% de junuloj opinias, ke la gepatroj devas esti kune vivtenataj de siaj familianoj, la socio kaj la registaro. Kaj 10,9% de junuloj opinias, ke la gepatroj devas sin vivteni.

La enketo manifestas ankaŭ, ke tio, kio plej ĝenas junulojn, laŭvice estas lernado, estonta laboro, aspekto kaj sano.

La enketo manifestas ankaŭ, ke 11,2% de junuloj iam havis ekpenson de suicido ĉefe pro nekontentaj lernopoentoj, ekonomiaj malfacilaĵoj, izoliteco kaj familia malharmonio.

Karaj amikoj, laŭ alia enketo, 63,7% de sudkoreinoj kaj 54,7% de sudkoreoj maltrankviliĝas pri ebla demenciĝo en la estonteco. El ili, homoj kun malalta salajro pli maltrankviliĝas pri demenciĝo kaj pli dubas pri kuracebleco de demenco.

Krome, 19% de homoj pli ol 60jaraĝaj opinias, ke demenco estas ne preventebla, kaj 15,7% el ili opinias, ke estas ne certe por ili akcepti kuracon eĉ se ili iutage demenciĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto