Vizitu Forumon

Serioza ekonomia kuntiriĝo en eŭrozono

(GMT+08:00) 2013-05-28 14:44:32     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ temas pri la plej serioza ekonomia kuntiriĝo en eŭrozono en la pasintaj 8 jaroj.

Ĝis la unua trimestro de 2013, estis ekonomia kuntiriĝo en eŭrozono en sinsekvaj 6 trimestroj. Interalie, la franca ekonomio unuafoje kuntiriĝis de post la jaro 2009. Kreskis nur je 0,1% la ekonomio de Germanio, "motoro de la eŭropa ekonomio". La landoj akceptintaj helpon de EU kaj Internacia Mona Fondaĵo, Grekio, Irlando, Portugalio, Hispanio kaj Cipro, serioze kuntiriĝis plu en ekonomio kaj ankoraŭ ne povas sin lumigi en perspektivo. Ekzemple, la greka ekonomio kuntiriĝis je 5,3% en la unua trimestro de 2013 kompare kun tiu de la sama periodo de 2012. La greka ekonomio estas en dekadenco en sinsekvaj 6 jaroj. Nun ni donu la atenton al Cipro, kiu ĵus akceptis helpon pro bankisma krizo. La cipra ekonomio kuntiriĝis je 1,3% en la unua trimestro de 2013 kompare kun tiu de la pasinta trimestro. Laŭ prognozo, Cipro probable sekvos la vojon de Grekio, kaj la ekonomio kuntiriĝos en sinsekvaj jaroj.

Oni atribuas la ekonomian kuntiriĝon al ekonomie striktigaj politikoj, kies plenumo jam alportis al eŭropanoj grandan ekonomian koston kaj nestabilan socian ordon. La nunaj senlaboraj proporcioj de EU-landoj estas 2,1%, historie plej alta rekordo. Por Grekio, la cifero estas 27,2%. Kiel menciite de franca financa ministro, eŭropaj landoj estas la ĉefaj komercaj objektoj por Francio, tial la franca ekonomio certe nebonos, se la eŭropa ekonomio malboniĝos.

Nuntempe la eŭropa ekonomio duoble suferas, unuflanke la eŭropaj landoj plenumas ekonomie striktigajn politikojn, aliflanke debilas la tutmonda ekonomio, precipe malpliiĝas bezono de nove leviĝantaj merkatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto