Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj aktivas en sudorienta Azio

(GMT+08:00) 2013-05-30 15:11:34     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni babilos pri aktiva investo de ĉinaj entreprenoj en Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Sekve de rapida kaj daŭripova evoluo de la ĉina ekonomio, pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj iras alilanden, kaj la ekstera investo kombinas la ĉinan ekonomion kun la monda. Interalie, pliiĝanta estas la investa sumo de ĉinaj entreprenoj en sudorienta Azio, kaj ĉinaj entreprenoj aktivas ĉefe en la membroj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ĝojindas, ke en tiuj landoj ĉinaj entreprenoj iompostiome turnas sian investon de tradiciaj kampoj kiaj energio kaj konstruado al novaj kampoj kiaj novenergio, fabrikado, komerca servo kaj teknika kunlaboro.

La ĉina registaro kuraĝigas, ke ĉinaj entreprenoj faru investon kaj kunlaboron en la membroj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Lastajn jarojn Ĉinio tiucele fondis kunlaboran fonduson kun la sumo de 10 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj plie donis al Asocio de Sudorientaziaj Landoj krediton de 15 miliardoj da usonaj dolaroj plus poste aldonitaj 10 miliardoj da usonaj dolaroj.

Laŭ koncerna statistika donitaĵo, ĝis la fino de la jaro 2012, la totala investa sumo inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estis 100,7 miliardoj da usonaj dolaroj.

Post plurjara sincera kunlaboro kaj senlaca klopodo, nuntempe Ĉinio estas la plej granda komerca partnero por Asocio de Sudorientaziaj Landoj, dum tiu la tria plej granda komerca partnero por Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto