Vizitu Forumon

Iri al Ganao por oroserĉado?

(GMT+08:00) 2013-06-04 09:13:10     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Oro-elfosado havas centjaran historion en Ganao, la dua plej granda oro-produktanto en Afriko. Precipe pro altiĝanta oroprezo en la lastaj jaroj, Ganao en okcidenta Afriko allogis al si multajn orolavistojn, ekzemple el Ĉinio. Sed oni devas sin gardi de risko malantaŭ la alta profito.

Iu ĉina fakulo konigis, ke multe alta estas profito de oro-elfosado en Ganao ol tiu de elfosado de aliaj minaĵoj. Antaŭe lia kompanio plurfoje faris esploron kaj pritakson en Ganao, sed fine elektis resti en Niĝerio, konsiderante, ke eĉ la vivo de ministoj ne povas esti garantiataj pro tro alta risko en Ganao, tiel ke investo momente estos vana se io malfeliĉa okazos.

Tute malsama al kuraĝigaj politikoj en Niĝerio, laŭ la ganaa juro, nur ganaanoj povas akiri licencon de malgranda minekspluatado, dum eksterlandanoj povas nur liveri rilatajn teknikajn subtenojn kaj ekipaĵojn. Tial estas ordinare en Ganao, ke ĉinoj kaj lokanoj kunlaboras en minekspluatado. Sed tia kunlaboro mem estas kun alta risko pro neeksplicita difino en la juro.

Antaŭe en Ganao oron elfosis okcidentaj grandaj kompanioj kun unuagradaj teknikoj kaj ekipaĵoj, kaj lokanoj per preskaŭ primitivaj rimedoj. Ĉinoj alportis grandajn ekipaĵojn kaj kapitalon, kaj multe altigis produktokvanton de malgrandaj orminejoj. Sed tio influis tradician profitoĉenon, tiel ke lokanoj malkontentas kaj forraboj kontraŭ ĉinoj pliiĝas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto