Vizitu Forumon

Bonvenaj estas virinoj el orienta Eŭropo por restaj viroj

(GMT+08:00) 2013-06-06 14:11:47     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En la moderna mondo pliiĝantaj estas restaj viroj. Multaj nejunaj restaj viroj el la okcidenta Eŭropo, Usono kaj eĉ la arabaj landoj, kiuj malsukcesis trovi taŭgajn edzinojn en sia lando, donas la atenton al inoj en orienta Eŭropo, ekzemple en Ĉeĥio, Hungario kaj Ukrainio. Dume inoj de tiuj landoj, junaj, belaj kaj bone edukitaj,esperas vivi en la okcidentaj landoj. Iuj perantoj vidas la bonan ŝancon kaj aktive disvolvas "romantikan vojaĝon" por svatado en orienta Eŭropo. Sed paralele multaj homoj kritikas la perantojn.

En Britio kaj Usono, multaj restaj viroj aŭ divorcintaj viroj esperas edziĝi al tradiciaj inoj, sed la plejparto de sialandaj virinoj estas sendependa kaj ne sufiĉe "tradicia". Kontraste, virinoj en orienta Eŭropo, laŭ perantoj, ankoraŭ ne estas "poluciataj" de feminismo, posedas tradician koncepton de la familio, kaj plie estas mildaj, junaj kaj belaj.

Sub la aranĝo de perantoj, viroj povas fari "romantikan vojaĝon" al orienta Eŭropo post pago de 3 000 ĝis 4 000 usonaj dolaroj. Ordinare, per "romantika vojaĝo' oni povas ne nur viziti vidindejojn de pluraj urboj en orienta Eŭropo, sed ankaŭ ĉeesti al porrendevua kunveno. Al tia kunveno venas centoj da lokaj inoj, kies nombro dekoblas ol tiu de viroj. Interalie, iuj viroj povas unutage ĉeesti al 5 tiaj kunvenoj kaj koni proksimume mil inojn.

En orienta Eŭropo, ekzemple Ukrainio kaj Rumanio, multaj virinoj esperas vivi en pliriĉaj landoj kiaj Britio kaj Usono. Por tiuj virinoj, la vivo estas malriĉa kaj la futuro estas malbrila. Tiom pli al ili tie mankas taŭgaj laboroj. Tial, ili volontas edziniĝi al preferataj viroj el pliriĉaj landoj, eĉ se tiuj viroj estas pliaĝaj ol ili je dekkelkaj jaroj.

Sed, ankaŭ multaj homoj kritikas, ke perantoj ne respektas virinojn, ignoras rajtojn de inoj edziniĝintaj al eksterlandaj viroj, opiniante, ke oni povas kompreni edziniĝon al eksterlandaj viroj kaj aspiron al la plibona vivo, sed edziniĝo al eksterlandanoj necerte sekvigas feliĉon, ĉar multaj virinoj apenaŭ konas la eksterlandan vivon nek scias malfacilaĵojn kaj riskojn. Multaj perantoj tamen ne plenumas siajn respondecojn enketi kaj kontroli informojn de tiuj viroj, aŭ troigas aŭ intencas kaŝi eblajn riskojn por siaj ekonomiaj interesoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto