Vizitu Forumon

Am-vagonoj en Ĉeĥio

(GMT+08:00) 2013-06-13 16:51:29     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Laŭplane en pragaj subtrajnoj estos "am-vagonoj", por ke restaj viroj kaj virinoj havu ŝancon fali en amon je la unua vido.

Ĉeĥio estas eŭropa lando kun serioza maljuniĝo de la socio kaj negativa kresko de la loĝantoj. Nuntempe multaj gejunuloj, okupataj de laboroj, apenaŭ havas tempon por konatiĝi unu kun alia, tiel ke geedziĝkvanto kaj naskiĝkvanto de Ĉeĥio restas sufiĉe malaltaj. En la 1990aj jaroj, ĉiujare proksimume 90 000 paroj da gejunuloj geedziĝis registrite, sed nuntempe nur 50 000 paroj. Ĝenate de la serioziĝanta maljuniĝo de la socio, la ĉeĥa registaro devigite zorgas pri enamiĝo kaj geedziĝo de gejunuloj. La trafika departemento elpensis ideon de "am-vagonoj", nome, iuj vagonoj de subtrajnoj estu nur por restaj viroj kaj virinoj, tiel ke ili havu plian ŝancon enamiĝi. Kompreneble, plimultaj urbanoj estos allogitaj veturi per subtrajnoj.

Enketo pruvas, ke "am-vagonoj" estas bona ideo. Pli ol duono de enketitoj opinias, ke ili estas pli facile allogataj en subtrajnoj ol en drinkejoj kaj kluboj. La plejparto de la enketitoj konfesis, ke ili iam ŝtele rigardis iun homon en la sama vagono. 10% de enketitoj renkontis iun ŝatatan de si mem en subtrajnoj, kaj parto de ili sukcesis interŝanĝi kontaktomanieron. Brita statistiko manifestas, ke 1% de geedzoj renkontis unu la alian en subtrajnoj.

Nuntempe, subtrajna kompanio de Ĉeĥio faras enketon ĉe praganoj kaj esperas, laŭ la enketa rezulto, fiksi la plej taŭgajn horojn kaj liniojn de "am-vagonoj". Ĝis nun, 54% de enketitoj jesas la ideon, dum 43% de ili traktas la ideon "teda". Subtrajna kompanio konvinkiĝas, ke el tiom da pasaĝeroj, kredeble multaj havos intereson pri la servo de "am-vagonoj".

Kompreneble, tiuj, kiuj ne estas restaj viroj aŭ virinoj, misiris en "am-vagonojn", tamen ne estos punataj aŭ forpelataj. La subtrajna kompanio prognozas, ke "am-vagonoj" estos varme bonvenaj ĉe solaj gejunuloj, precipe en labortagaj vesperoj kaj en semajnfinoj, tiel ke la pragaj subtrajnoj estos la plej granda kaj la plej varma loko por enamiĝa renkontiĝo en Ĉeĥio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto