Vizitu Forumon

Germanio la unua agnoskis Bitmonon

(GMT+08:00) 2013-08-27 15:03:55     Redaktoro:Lina

Antaŭ nelonge, Germanio oficiale agnoskis, ke Bitmono estas laŭleĝa valuto, kaj posedantoj povas pagi per Bitmono. Ĝis nun, Germanio estas la unua lando, kiu agnoskis Bitmonon.

Do kio estas Bitmono? Bitmono estas virtuala valuto en la interreto. La cirkulanta monkvanto estas strikte regulita. Iom post iom estas emisiata pli da mono kaj post kelkaj jardekoj ĝi atingos maksimumon de 21 milionoj da Bitmono-unuoj.

La 27an de junio, la germana parlamento decidis, ke senimpostaj estu negocoj per Bitmono kun ties teno de pli ol unu jaro. Aŭguste, iu loka juĝejo de Usono verdiktis, ke Bitmono estas valuto kaj devas esti metita sub la kontrolado de financaj reguloj. Nuntempe, Bitmono estas difinita kiel "individua valuto" en Germanio kaj posedantoj povas pagi per Bitmono.

Laŭ la nuna vidpunkto, la germana agnosko de valuteco de Bitmono utilas al la financa kontrolado fare de la tuta eŭrozono kaj EU, kaj utilas rezisti al granda monlavo en la virtuala mondo. Kiel menciite, Bitmono atingos maksimumon de 21 milionoj da unuoj post dekoj da jaroj. Ĝi plivaloriĝos, se la bezonado kreskos. Ekzemple, la totala sumo de Bitmono en la 30a de marto de la kuranta jaro jam superis unu miliardon da usonaj dolaroj.

Malsame ol antaŭe, kiam Bitmono estis difinita kiel virtualaĵo, kaj la komplika imposto-deklaro ne faciligas kontroladon al kontraŭleĝa monlavo, nuntempe, oni eĉ povas pagi per Bitmono samkiel realaj valutoj. En la estonteco, eble aliaj membroj de EU agnoskos Bitmonon kaj kune kontrolos monlavon de Bitmono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto