Vizitu Forumon

Barato renkontas ekonomian krizon?

(GMT+08:00) 2013-08-29 14:23:49     Redaktoro:Lina

Lastatempe barata monunuo rupio daŭre devalutiĝis kaj kreis la plej malaltan kurzon kontraŭ la usona dolaro. Tio vekis maltrankvilon de la barata socio pri la ekonomia krizo. Iuj mediatoj eĉ opinias, ke la barata ekonomio eble alfrontos la plej seriozan krizon en la lastaj 20 jaroj.

La barata registaro kaj la centra banko intense ellaboris serion da rimedoj por trakti la rapidan devalutiĝon de rupio. Ekzemple, la barata centra banko anoncis redukti transmaran rektan investadon fare de baratanoj kaj malpermesi transmaran domaĉetadon. Eĉ la barata ĉefministro Singh intencis stabiligi la merkaton. Li diris, ke ne okazos al Barato pago-krizo kiel en la jaro 1991. Li diris, ke la nuna ekonomio de Barato estas multe malsama ol tiu en 1991. Li ankaŭ alvokis, ke oni refoje pripensu monajn politikojn fone de la ekonomia tutmondiĝo kaj eltrovu kontraŭrimedojn rilate mankon de la nunaj makroskopaj politikoj. Sed ĝis nun, tiuj rimedoj apenaŭ efikis.

La daŭra devalutiĝo de barata rupio vekis maltrankvilon pri la ekonomia krizo. Iuj barataj mediatoj opinias, ke la barata ekonomio eble renkontos la plej seriozan krizon en la lastaj pli ol 20 jaroj. La barata gazeto "The Times of India" raportis, ke la barata rupio devalutiĝas, la inflacio serioziĝas, kaj la ekonomio kreskos je malpli ol 5% pro la granda elfluiĝo de kapitalo. La nov-delhia televidstacio diris, ke daŭra devalutiĝo de barata rupio reflektas senkapablon de la registaro kaj de la centra banko sur la kampo de kurzaj politikoj, kaj vekis dubon de ekonomikistoj kaj analizistoj. Citante la diron de financisto, la televidstacio opinias, ke la barata ekonomio renkontas krizon. Alia barata gazeto "First Post" raportis, ke devalutiĝo de rupio devigos la regantan Unuiĝintan Progresivan Aliancon ŝanĝi kurzajn politikojn kaj fari novan ekonomian reformadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto