Vizitu Forumon

Migri al Marso?

(GMT+08:00) 2013-09-05 15:51:14     Redaktoro:Lina

Ĉu vi volas diri "adiaŭ" al la Tero kaj migri al Marso? Pli ol 2 500 aŭstralianoj jam petis aliĝi al migrado al Marso kaj esperis fariĝi la unuaj homoj en la planedo.

La programo "Marso Unu" planas krei taŭgan medion por la homaro en Marso. La programo jam ricevis peton de 165 000 homoj el 140 landoj, interalie 2 500 el Aŭstralio kaj 500 el Nov-Zelando.

Ĉiu homo pli-ol-18-jara povas sin registri en la retejo de Marso Unu, kondiĉe ke oni devas doni sumon da mono antaŭ ol respondi demandojn starigitajn de la retejo, kaj volontuloj devas doni memprezentan videon unu-minutan.

Bas Lansdorp, prezidanto de la programo "Marso Unu", diris, ke la unua teamo kun la konsisto de 2 viroj kaj 2 inoj ekiros en septembro de 2022 kaj atingos Marson post sep monatoj, kaj la dua teamo kun la sama konsisto ekiros en 2025. La 8 homoj ne plu revenos al la Tero.

Norbert Kraft servas kiel ĉefkuracisto por la programo. Li diris, ke por sukceso de la programo estas gravege elekti homojn kun forta kapablo kaj fondi la plej bonan teamon.

La retejo de Marso Unu listigas amasajn konsultiĝantojn kaj subtenantojn inkluzive de Nobel-premiitoj, kosmonaŭtoj, sciencistoj kaj inĝenieroj. Malgraŭe estas multaj duboj pri la programo.

Interalie, astrofizikistoj opinias, ke Marso estas planedo kun malbona medio, kaj oksigeno-manko kaj alta radiado surprizos petantojn.

Plimultaj sciencistoj kritikas "senrevenon" de la programo. La homaro jam sendis al Marso pli ol 30 sondilojn, sed nur triono de ili sukcesis atingi la cellokon kaj la ceteraj malaperis en la kosmo. Do, la programo mem estas granda risko. Iuj eĉ dubas, ke migro al Marso estas komerca trompo aŭ amuzaĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto