Vizitu Forumon

Tokiaj Olimpikoj 2020

(GMT+08:00) 2013-09-12 16:24:58     Redaktoro:Lina

Posttagmeze de la 7a de septembro en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, la 125a plena sesio de Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke japana urbo Tokio estis elektita kiel gastiganto por la someraj olimpikoj 2020.

Antaŭe, multaj homoj divenis, ke en la unua balotado turka urbo Istanbulo estos eliminita; kaj en la dua balotado hispana urbo Madrido eble venkos japanan urbon Tokio. Estas tute ekster la atendo, ke Madrido estis eliminita jam en la unua balotado, kaj Tokio venkis Istanbulon per granda plimulto de balotiloj.

Kial Tokio povas venki la aliajn du urbojn en la balotado? Jen la analizo.

Unue, el la vidpunkto de la ekonomio. La tokia buĝeto por la someraj olimpikoj kalkuliĝas al 4,5 miliardoj da usonaj dolaroj. La sumo estas tute realigebla por Japanio kun jara malneta produkto de pli ol 5 000 miliardoj da usonaj dolaroj. Kontraŭe, la konkuranto Hispanio estas en la ekonomia krizo.

Due, el la vidpunkto de bazaj instalaĵoj. Tokio gastigis somerajn olimpikojn en 1964, tial multaj stadionoj estas tute uzeblaj kaj ne necese konstruigi la novajn. Plie, tiuj stadionoj estas proksimaj unu al aliaj.

Trie, el la vidpunkto de sekureco. Estas bone sciate, ke la granda regiono, kie situas Turkio, estas en tumulto, dume Tokio estas relative la plej sekura el la tri urboj. Kvankam nuklea likado iagrade havas negativan influon, tamen la japana delegacio ripete akcentis, ke la nuklea likado estas tute sub kontrolado.

Konklude, kiel la japana delegacio diris, "Tokio estas la plej sekura elekto por Internacia Olimpika Komitato."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto