Vizitu Forumon

La ĉina ekonomio estas sur racia nivelo

(GMT+08:00) 2013-09-17 17:10:05     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Lastaj ĉefaj ekonomiaj indikoj manifestas, ke stabilas la ĉina ekonomio. Ĉina ekonomia oficisto diris, ke ekefikas reguligaj politikoj de la nova registaro, ke la ĉina ekonomio ĝenerale estas sur la racia nivelo, kaj ke ekzistas malgranda ebleco de ellaboro de granda ekonomi-stimula plano.

Influate de multaj faktoroj enlandaj kaj internaciaj, la ĉina ekonomio relative malrapide kreskas, precipe en la unua kaj dua trimestroj. Sed serio da ekonomiaj indikoj en aŭgusto manifestas, ke la ĉina ekonomio stabilas.

Sheng Laiyun , proparolanto de la ĉina Statistika Buroo, diris, ke pozitivaj faktoroj por la ekonomio pliiĝas, ke pli viglas la reala ekonomio, kaj ke pli rapide kreskas la aldonvaloro de industria produkto.

Ĉina oficisto Yang Shubing opiniis, ke pliboniĝo de lasttempaj ĉefaj ekonomiaj indikoj estas la sekvo de makroskopa reguligado. Li diris, ke la registaro donis la ĉefan atenton al reformado kaj reguligado. Li diris ankaŭ, ke la evidenta efiko pruvas, ke politikoj de la centra registaro estas sukcesaj, sciencaj kaj raciaj.

La nova registaro kreive elmetis, ke la ekonomio estu sur la racia nivelo, nome, la enlanda malneta produkto kreskos je pli ol 7,5%, kaj la inflacio estos malpli ol 3,5%.

Oficisto Yang Shubing akcentis, ke se la ekonomio estus ekster la racia nivelo, la registaro alprenus pli multajn agojn por stabiligi la ekonomion. Li opiniis, ke ekzistas ne granda ebleco, ke la registaro ellaboros novan grandan planon por stimuli la ekonomion.

Antaŭ malfavoraj faktoroj, la ĉina registaro ankoraŭ havas fidon pri la ekonomio. Antaŭ nelonge, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la ĉina ekonomio estas en la dua "sezono" pli alte kvalita kaj pli efika. Tio signifas, ke la ĉina ekonomio pli brilos en la estonteco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto