Vizitu Forumon

Barato plibonigas la loĝmedion de civitanoj

(GMT+08:00) 2013-10-08 17:02:07     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Barato havas grandan nombron da malriĉuloj kaj mankas al multaj homoj taŭgaj loĝdomoj. En la lastaj jaroj, la barata registaro ellaboris diversajn politikojn por plibonigi la loĝ-medion de civitanoj.

En Barato la loĝmedio multe malsamas. En urboj ofte videblas luksaj vilaoj kaj malriĉulaj kvartaloj. Koncerna statistiko montras, ke mankas al urbanoj pli ol 18 milionoj da apartamentoj, kaj urbaj malriĉuloj apenaŭ havas elekton en la loĝdoma merkato, tiel ke multaj el ili povas fari nenion alian ol loĝi en malriĉulaj kvartaloj aŭ en kontraŭleĝaj konstruaĵoj, kiuj kun malbonaj kondiĉoj estas ne taŭgaj al la homa sano kaj sekureco. Nuntempe en la tuta Barato pli ol 65 milionoj da homoj loĝas en tiaj kvartaloj aŭ konstruaĵoj. Aliflanke, en la vasta kamparo homoj kun malalta enspezo havas malbonajn loĝkondiĉojn kaj mankas al ili eĉ iuj fundamentaj instalaĵoj por la ĉiutaga vivo.

En la lastaj jaroj, la barata registaro ellaboris diversajn politikojn por havigi al siaj civitanoj taŭgan loĝejon. Fine de la jaro 2010, la barata registaro estigis "loĝprojekton Rajiv" destinatan al malriĉuloj en urboj, celante fondi "Baraton sen malriĉulaj kvartaloj" en 2022. Nuntempe la projekto estas plenumata. Aldone, la barata registaro estigis alian loĝprojekton por homoj kun malalta enspezo kaj sen taŭga loĝejo en la kamparo. Dank' al la projekto, malriĉaj familioj en la kamparo povas havi krediton por konstruado de loĝdomoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto