Vizitu Forumon

Ĉina bankismo en Brazilo

(GMT+08:00) 2013-10-24 16:26:00     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En 2009 ekfunkciis en Brazilo Ĉina Banko kaj en 2013 Ĉina Industria kaj Komerca Banko. La ĉina bankismo iom post iom venas en la vivon de brazilanoj.

Lastatempa raporto de Komisiono de Entreprenistoj Ĉinaj kaj Brazilaj montras, ke komence la ĉina investado en Brazilo koncentriĝis en naturaj resursoj, kaj poste sin turnis al bazaj instalaĵoj kaj konsumaĵoj.

Fakuloj opinias, ke la fenomeno reflektas la ekonomian interkompletecon de Ĉinio kaj Brazilo kaj vastan investan spacon. Zhao Guicai, direktoro de la brazila filio de Ĉina Industria kaj Komerca Banko, konigis, ke la banko havas bonan bazon en Brazilo, kaj ke la banko estas bonvena.

Aliflanke, Zhang Dongxiang, direktoro de la brazila filio de Ĉina Banko, montris, ke nuntempe ĉinaj entreprenoj en Brazilo ankoraŭ estas en primara stadio kaj postulas simplan bankservon, tial gravas ankaŭ brazilaj entreprenoj.

(La brazila filio de Ĉina Banko)

Sed en Brazilo ŝanco kaj risko kunekzistas. La ĉina bankismo kaj ĉinaj entreprenoj renkontas multajn malfacilojn kaj defiojn en Brazilo. Direktoro de la brazila filio de Ĉina Banko Zhang Dongxian trovis, ke ĉinaj entreprenoj multe kostis por lecionoj.

Eniro de la ĉina bankismo en Brazilon sendube intense sin ligas al la koncepto de "eliro" de ĉinaj entreprenoj. Direktoro Zhao Guicai diris, ke la ĉina bankismo havas respondecon doni helpon al ĉinaj entreprenoj en Brazilo.

Antaŭ nelonge en la urbo Sao-Paolo fondiĝis brazila klubo de ĉinaj entreprenistoj. Zhang Dongxiang opinias la klubon necesa. Li diris: "La ĉinaj entreprenoj en Brazilo bezonas dividi siajn spertojn kaj lecionojn. Tio estas grava."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto