Vizitu Forumon

UN serĉas ĉinajn provizantojn

(GMT+08:00) 2013-10-31 16:26:31     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Ĉiujare UN aĉetas produktojn kaj servojn kun la sumo de deko da miliardoj da usonaj dolaroj. Sed, nur malmulto de ili venas de Ĉinio. Kial estiĝis la fenomeno? Kaj kion oni devas fari por iĝi provizantoj de UN?

Estas bone sciate, ke UN ĉiujare bezonas aĉeti grandnombrajn produktojn kaj servojn por packonservado, helpado kaj mema funkciado. Nur en la jaro 2012, UN aĉetis produktojn kaj servojn kun la sumo de 15 miliardoj da usonaj dolaroj, tamen nur malmulto de ili venis de Ĉinio. Lastatempe, poraĉetaj oficistoj de UN venis al la ĉina urbo Chengdu kaj prezentis aĉetoinformojn de UN al ĉinaj entreprenoj. Interalie, poraĉeta oficisto de UN Dmitri Dovgopoly diris: "La totala aĉetsumo de UN en la pasinta jaro kalkuliĝis al 15 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj nur 100 milionoj da usonaj dolaroj koncernas ĉinajn provizantojn."

Alia oficisto de UN Jan Mattsson opinias, ke ĉinaj entreprenoj ne bone konas aĉetadon de UN. Li diris: "Ni supozas, ke ĉinaj entreprenoj nebone scias kiel negoci kun UN. Sed se ni povos diri al ili, kiel oni liveru produktojn kaj servojn al UN, pliiĝos la ebleco trovi pli multajn provizantojn el Ĉinio."

Unuflanke, UN-a kaso fontas el kotizoj de membroj kaj kontribuitaj kapitaloj, kaj en aĉetado ĝi preferas produktaĵojn bonajn, ĉu en kvalito, ĉu en kosto; aliflanke ĉinaj produktaĵoj estas bonkvalitaj kaj malmultekostaj. Konklude, aĉetado de pli multaj ĉinaj produktaĵoj konformas al la interesoj de Ĉinio kaj UN. Lastatempe oficistoj de UN venis al Ĉinio kaj serĉis tiurilatan kunlaboron kun ĉinaj entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto