Vizitu Forumon

Ĉina teetiketo: Kunekzistado de naturo kaj homaro

(GMT+08:00) 2014-02-25 15:49:13     Redaktoro:esperanto

Teo originis en Ĉinio. La historio de eltrovo kaj utiligo de tefolioj jam superis 5 mil jarojn. Nun teon trinkas du trionoj de la monda loĝantaro el pli ol 100 landoj. Sekve de la furoro de tetrinkada moro, naskiĝis malsamaj etiketoj pri la teinfuzado kaj tetrinkado en diversaj landoj, kaj ili originis en la ĉina teetiketo.

Jen, en Ĉinio necesas diferencaj tetrinkiloj kaj akvotemperaturoj por infuzi kaj trinki teon el malsamaj specoj, tial troviĝas granda nombro da tetrinkiloj. Ili estas la bazo de la ĉina teetiketo.

Ĉinoj celas la bonan guston kaj la estetikan ĝuon dum trinkado de teo, sed ne estas limigataj de fiksaj paŝoj kaj formoj. Oni povas trinki teon stare, side aŭ kaŭre, en la hejmo kaj en la tetrinkejo, kun la matena manĝado kaj post la tagmeza manĝado, kaj eĉ dum kunveno kaj disputo. Resume, ĉie kaj ĉiam ĉinoj trinkas teon, kaj kun kruĉo da teo ĉinoj vivas nature.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto