Vizitu Forumon

Ĝuu SAT-Kongreson kaj mezepokan urbeton Dinanon

(GMT+08:00) 2014-06-27 16:23:42     Redaktoro:Ĝoja

Bonvenon al Dinano

Okazos la 87a kongreso de SAT de la 9ª ĝis la 16ª de aŭgusto en Dinano, la urbeto de Francio. La temo estas "Civitanoj loke konstruas ontecon". Laŭ informo el la retejo de la kongreso (www.satesperanto.org) jam aliĝis pli ol 110 samideanoj el Francio, Germanio, Britio, Italio, Malagasio, Nederlando, Ĉinio, Aŭstralio, Hispanio, Alĝerio, Niĝerio, Finnlando kaj Serbio, sume 12 landoj. La OKK-anoj (Organiza Kongres-Komitato) esperis partoprenon de 200 samideanoj kaj nun ili okupiĝas por kiel eble plej bone gastigi partoprenantojn.


Dinano, Francio

Noto de ĵurnalistino

Novembre de la jaro 2013 mi havis la ŝancon viziti la belan mezepokan urbeton Dinano kaj renkontiĝis kun OKK-anoj kaj aliaj lokaj samideanoj. Min kortuŝis ilia bonkoreco kaj entuziasmo, kaj al mi donia belajn memoraĵojn la urbeto Dinano kaj ĉirkaŭaj pejzaĝoj. Post reveno al Pekino, mi foje kaj foje rememoris la tagojn tieajn kun afablaj samideanoj.

En la video "Bonvenon al Dinano", OKK-anoj konigas kotizojn kaj programojn, ankaŭ prezentas la lokan kanton kaj dancon, kiujn vi ŝatos, mi supozas.

En la video "Dinano, Francio" vin antaŭĝojigos la urbeto Dinano kaj ĉirkaŭaj vidindaĵoj, kiujn vi havos ŝancon viziti dum la kongreso de SAT. Estas bedaŭrinde, ke kurantjare mi ne povos kune kun vi ĝui la kongreson kaj amikiĝi kun diverslandaj esperantistoj. Se vi, karaj legantoj, venos tien, mi petas de vi transdoni al dinanaj amikoj mian saluton kaj rideton.

Sukceson al la SAT-kongreso (certe!) kaj bonvojaĝon al Dinano, karaj amikoj.

-----Zhang Ping (Ĝoja)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto