Vizitu Forumon

Damas Cortejam:Freŝa kaj varma vento el 70a IJK, Fortalezo, Brazilo

(GMT+08:00) 2014-08-06 23:07:24     Redaktoro:Ĝoja

Kantgrupo Damas Cortejam konsistas el knabinoj belaj kaj talentaj. Ili ludis mirindan koncerton vespere de la 22a de julio por partoprenantoj de la 70a IJK. La etoso estis varma kaj ĝojiga.

Jen la peco el la koncerto.

Post la koncerto, Ĝoja (raportistino de Ĉina Radio Internacia) tuj faris sonintervjuon al Taís Costa, Alana Maciel, Daniele kaj Madelu Lopes membroj de la grupo. Kaj samideano Rafael ZERBETTO faris interpreton.

Jen la intervjuo.

Noto de Ĝoja

Estas neforgesebla la koncerto kaj la knabinoj.

"Ni celas montri, ke virinoj ne estas la aldonaĵoj de viroj, sed ĉefroloj!" Tion ili parolis fine de mia intervjuo.

Ja, same kiel multaj ĉinaj knabinoj, ili estas sendependaj kaj plenaj de memfidoj. Pro iliaj ridetoj kaj la kanzonoj, mi sentas esti "brakumita de la freŝa kaj varma vento" el Brazilo, la magia sudamerika lando. Kaj ĝuste pro ili mi refoje konfirmis la ĝustan decidon alveni al IJK, al Brazilo.

Nun jam pasis pli ol unu semajno post la intervjuo kaj la koncerto, sed en mia kapo ĉiam saltas la gajaj notoj kaj la gaja dialogo……Ili foje kaj refoje feliĉigas min…

Do, fine mi volas rekomendi la gajan grupon al vi kaj esperas, ke ankaŭ vi, karaj legantoj, bone ĝuos la "venton el Brazilo":

https://www.youtube.com/user/damascortejam

http://www.reverbnation.com/damascortejam

Amike

Ĝoja

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto