Vizitu Forumon

Muzikgrupo Maragan'

(GMT+08:00) 2014-12-03 08:44:44     Redaktoro:Lina

Karaj amikoj, hodiaŭ ni babilu pri muzikgrupo Maragan' kaj ĝia albumo "Kiu semas venton". Antaŭ ĉio, ni invitas vin apreci el la albumo kanton "Speguloj".

(kanto 1)

Venante de malsamaj regionoj kaj muzikaj mondoj, la muzikistoj renkontiĝis iom post iom. La muzikgrupo Maragan' naskiĝis en februaro 2011, okaze de balo, kaj decidis daŭrigi la aventuron. Maragan' ludas ĉefe tradiciajn dancmuzikojn, inkluzive de komponaĵoj. Nun ŝajnas ke la grupo havas propran identecon.

En 2013, Maragan' muzikis en la okcitana por kongreso de esperantistaj fervojistoj en bordoza regiono. Tiu koncerto estis por la grupo unua vera kontakto kun la Esperanta komunumo.

Kelkajn semajnojn poste, la organizantoj de OSIEK-seminario en Francio invitis Maragan' eksperimenti per muzikprogramo en Esperanto… Estis vera defio.

La sperto estis sufiĉe agrabla por pludaŭrigi la projekton, kaj pensi pri ellaborado de disko en Esperanto, ne nepre danciga, por esplori aliajn stilojn.

(kanto 2)

Jen estis lanĉita Kiu semas venton … En ĉi tiu unua disko, Maragan' aŭdigas ĉefe proprajn komponaĵojn kaj tekstojn. La baza ideo estis ellabori novan materialon el kelkaj tonoj, el bildo, aŭ krei melodion el kelkaj vortoj, sen devigi sin nepre krei dancigan muzikon. Tial ne temas pri balmuziko, kvankam kelkaj kanzonoj estas ankaŭ valso aŭ mazurko. Sed komponaĵoj el tradicia stilo estis ankaŭ solida deirpunkto por krei kantojn, tiel ĉi-foje la baza melodio iĝis akompanaĵo kaj la kantado laŭiris duan melodion.

Karaj amikoj, supre ni babilis pri muzikgrupo Maragan' kaj ĝia albumo "Kiu semas venton". Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto